La Astrologia Profilo de D-ro Ludoviko – Lazaro Zamenhof
Unu granda kreinto – ideologo, Sagitario sen limoj.
Zamenhof naskiĝis kiam Suno estis ĉe Sagitario, en konjunkcio kun Merkuro retrograda kaj en tetragono (favora ligiĝo) kun Neptuno.
Kiel ni scias Sagitario estas la konstelacio kiu malfermas horizontojn, ĝi ne akceptas ideologiajn limigojn kaj rilatas al la superaj scioj, al la elserĉado, al la religio kaj filozofio. Ĝi estas la konstelacio de la grandaj esploradoj celantaj la malkovradon de novaj lokoj, de novaj civilizacioj.
La retrograda Merkuro alportas krean inspiron kaj kune kun Suno ornamas la personecon de Zamenhof per la flamo kaj la spirita serĉado de “ideo” sen limoj.
Per la tetragono kun Neptuno li konscias kaj rekonas la trompan, falsan bildon donatan de la limigoj, de la diskriminacioj kaj de la konfuzo kaj li alidirektas sian aflikton al kreiva laboro, li elpensas la internacian lingvon kaj li laboras por ĝi. Paralele li fervore praktikas la medicinon kiun li studis.
Venuso en kriza laŭ la sentiveco grado al Kaprikorno alportas la limigon de la sentimentala esprimado. Dume, Marso ĉe Skorpio, forta kaj decidema, estas plifortigata de la elvokoj de la kontraŭeco al Plutono.
Zamenhof sin dediĉas obstine al sia granda laboro kaj batalas ĝisfine por tute plenumi ĝin. Li faras ĝin konkreta, klara kaj komprenebla, studinte profunde ties strukturon (Marso ĉe Skorpio)
En la astrologia mapo de Zamenhof intereson prezentas la Centaŭroj.
Elato estas en kontraŭeco al Jupitero, reganto de Sagitario kaj en heksagono (nefavora ligiĝo) al Neptuno. Elato montras, rilatas al la esprimpovo kun la skriba kaj buŝa parolo.
Apude estas Neso kaj la Nigra Luno, nome la minaco de la obskurantismo, kiu klopodas limigi la lumon de la inspiro kaj kreemo.
Tamen,en konjunkcio kun Elato estas Folo, la pastro de la centaŭroj, nome la spirita gvidanto.
Peliono estas en kontraŭeco al Venuso. La vivo de Zamenhof similas al malfacila kaj aspra monto, kaj li klopodas devanci la striktan nocion de la sentemo, kredante ke ĉiuj homoj havas antaŭ si vojon ascendan, ke ili spertas doloron, ke ili suferas.
La Norda Nodo en konjunkcio kun Kirono ĉe Amforo, priskribas lian fakon, tiun de la terapiisto, de la kuracisto, sed ankaŭ lian econ, tiun de la enkondukanto de ennovaĵoj, de la homo apartenanta al la avangardo, de la homo kiu aspiras al sia ofero por la homaro, pere de sia revo kiu entenos ĉiujn homojn.
Li vidas transen de sia epoko kaj li klopodas plivastigi la spiritajn horizontojn, trapasi limojn, fiksidearon, iajn ajn limigojn.
Farita de la greka esperantistino Lilian Simu, specialisto pri Astrologio,
Astrologia verkistino, esplorantino, konsilantino.
H μετάφραση του αστρολογικού προφίλ του Λουδοβίκου Ζάμενχοφ, πραγματοποιήθηκε με την ευγενική προσφορά του κ. Σπύρου Σαραφιάν, σημαντικού δασκάλου, συγγραφέα, ακαταπόνητου μελετητή της Εσπεράντο.
Τον ευχαριστώ από καρδιάς για την τιμή!
Όλες οι αναρτήσεις μας καθημερινά και στις σελίδες μας
στο facebook https://www.facebook.com/liliansimou.astrolife
στο twitter https://twitter.com/astrolifegr
και στο google+ https://plus.google.com/u/0/105197655252970962131/posts
Το πρώτο μήνυμα της ημέρας στο: http://kissmygrass.gr/
Θέματα ψυχολογικής αστρολογίας στο: http://writersgang.com/ (Στήλη: Walking with the stars)
















